Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon al vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc

Ĝoja Publikigita: 2021-01-18 16:41:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde, la 18-an de januaro, ĉina ĉefministro Li Keqiang sendis gratulan mesaĝon al vjetnama ĉefministro Nguyen Xuan Phuc celebre al la 71a datreveno de establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Vjetnamio.

En sia mesaĝo Li diris, ke Ĉinio kaj Vjetnamio estas gravaj najbaroj kaj la dulandaj rilatoj tenas la tendencon de bona disvolviĝo de la lastaj jaroj. De la lasta jaro la du landoj tenas bonan komunikadon por batali kontraŭ la epidemio kaj fortigi praktikajn kunlaborojn, kaj komune akcelis la rilatojn inter Ĉinio kaj Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj kunlaborojn de regiona ekonomio. En la nova jaro Ĉinio volas kune kun Vjetnamio solidigi politikan konfidon, profundigi praktikajn kunlaborojn, rapide disvolvi konekton de strategioj, kultivi novajn kreskajn punktojn de kunlaboroj, kontinue instigi novajn movfortojn por duflankaj praktikaj kunlaboroj, kontinue pliigi enhavon de ĉina-vjetnama strategia kunlaboro kaj pli bone doni favoron al la du landoj kaj la du popoloj.

Dividu