Ĉinio akcelas konstruon de pli riĉa kaj pli varia “komunumo de komuna estonto de la homaro”

Ĝoja Publikigita: 2021-01-18 19:50:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18-an de januaro de 2017 en la sidejo de UN en Ĝenevo ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman paroladon titolitan “Kuna konstruo de komunumo de komuna estonto de la homaro”

La 18-an de januaro de 2017 en la sidejo de UN en Ĝenevo ĉina prezidanto Xi Jinping faris ĉefteman paroladon titolitan "Kuna konstruo de komunumo de komuna estonto de la homaro".

La 18-an de januaro de 2017 en la sidejo de UN en Ĝenevo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestis altnivelan konferencon por "kuna diskuto kaj konstruo de komunumo de komuna estonto de la homaro" kaj faris la ĉefteman paroladon titolitan "Kuna konstruo de komunumo de komuna estonto de la homaro". En sia parolado li detale eksplikis kial iniciati la ideon de komunumo de komuna estonto de la homaro, kaj kiel efektivigi ĝin.

Alfrontante la malfortiĝon de la monda ekonomia kresko, nigrajn nubojn de financa krizo kaj grandiĝon de disvolva abismo, Xi donis ĉinan projekton en sia parolado, nome konstrui la komunumon de komuna estonto de la homaro kaj realigi komunan gajnon kaj komunan ĝuon.

La 26-an de majo de 2020 plene ŝarĝata per industriaj produktaĵoj, tekstilaj maŝinoj, fotovaltaaj kaj elektraj produktaĵoj ĉina-eŭropa(azia) regula kargotrajno ekveturos. En la Jangzia Delto unuafoje funkciis internacia kargotrajno al la 10 landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

La 26-an de majo de 2020 plene ŝarĝata per industriaj produktaĵoj, tekstilaj maŝinoj, fotovaltaaj kaj elektraj produktaĵoj ĉina-eŭropa(azia) regula kargotrajno ekveturos. En la Jangzia Delto unuafoje funkciis internacia kargotrajno al la 10 landoj de la Asocio de Sudorientaziaj Landoj.

"En tiu ĉi mondo senprecedence profundiĝis kontakto kaj dependo inter diversaj landoj, la homaro vivas en la sama tergloba vilaĝo kaj en la sama spaco, kie ligiĝas la historio kaj realo, pli kaj pli multe fariĝas la komunumo de komuna estonto." Tion Xi esprimis en sia parolado en Moskva Instituto pri Internaciaj Rilatoj en marto de 2013. Ĉi-foje Xi unuafoje elmetis la iniciaton de konstruo de la komunumo de komuna estonto de la homaro.

Poste en multaj okazoj, multaj prelegoj kaj multaj renkontiĝoj kun plurlandaj politikaj gvidantoj Xi foje kaj refoje elmetis la "komunumon de komuna estonto" kaj foje kaj refoje faris eksplikon.

La 8-an de aprilo de 2020 invitite de la birma registaro ĉina teamo de kuracaj fakuloj kontraŭ la epidemio veturis de ĉina urbo Kunming al Birmo por helpi la birman batalon kontraŭ la epidemio.

La 8-an de aprilo de 2020 invitite de la birma registaro ĉina teamo de kuracaj fakuloj kontraŭ la epidemio veturis de ĉina urbo Kunming al Birmo por helpi la birman batalon kontraŭ la epidemio.

La nuna mondo travivas la grandan ŝanĝiĝon neviditan dum cent jaroj, kaj la sorto de diverslandaj popoloj ligiĝas kune pli strikte ol antaŭe. En 2020 Ĉinio oftege disvolvis "virtualan diplomation", dume Xi elmetis serion da gravaj iniciatoj kaj porpledoj strikte rilataj al la disvolvo de la homaro kaj la estonteco de la mondo, kaj donis pli da praktikaj esploroj por akceli konstruon de la komunumo de la komuna estonto de la homaro.

Marto de 2020 estis la ŝlosila momento de Ĉinio por batali kontraŭ la epidemio. Ĉina prezidanto Xi unuafoje elmetis la ideon "konstrui la komunumon pri sano kaj higieno de la homaro" dum sia konsola mesaĝo al franca prezidento Emmanuel Macron. La 2-an de aprilo dum sia telefona parolado kun indonezia prezidento Joko Widodo, Xi reasertis, "Tenante la ideon de la komunumo de komuna estonto de la homaro Ĉinio dividos kun la mondo siajn spertojn pri batalo kontraŭ la epidemio, donos plej eblajn subtenojn, kun diversaj landoj akcelos mondajn aferojn pri sano kaj higieno kaj konstruos la komunumon pri sano kaj higieno de la homaro."

La 16-an de marto de 2020 300 mil maskoj el Ĉinio atingis belgan flughavenon. Post la eksplodo de la kronvirusa epidemio en Eŭropo Belgio unuafoje ricevis tiom grandskalan helpon el alia lando.

La 16-an de marto de 2020 300 mil maskoj el Ĉinio atingis belgan flughavenon. Post la eksplodo de la kronvirusa epidemio en Eŭropo Belgio unuafoje ricevis tiom grandskalan helpon el alia lando.

La 23-an de marto de 2020 ĉartita aviadilo de ĉina kompanio China Southern Airlines ŝarĝata per 7 ĉinaj kuracaj fakuloj kaj amaso da kuracaj varoj kontraŭ la epidemio surteriĝis en kamboĝa ĉefurba internacia flughaveno.

La 23-an de marto de 2020 ĉartita aviadilo de ĉina kompanio China Southern Airlines ŝarĝata per 7 ĉinaj kuracaj fakuloj kaj amaso da kuracaj varoj kontraŭ la epidemio surteriĝis en kamboĝa ĉefurba internacia flughaveno.

Post la eksplodo de la epidemio Ĉinio aktive plenumis sian internacian devon, strikte kaj amike kunlaboris kun la Monda Organizo pri Sano kaj rilataj landoj, aktive dividis kun la internacia komunumo siajn informojn pri la epidemio kaj viruso kaj spertojn pri batalo. Ĉinio sendis helpon al pli ol 150 landoj kaj 10 internaciaj organizoj por batali kontraŭ la epidemio, 36 kuracajn teamojn al 34 landoj, kaj liveris pli ol 220 miliardojn da maskoj, 2,25 miliardojn da defendkostumoj kaj 1,02 miliardon da skatoloj de ekzamenaj reagiloj kaj promesis, ke vakcino estu publika produktaĵo de la mondo… Ĉinio plenumis sian internacian devon, ludis la rolon de la monde plej granda provizanto de varoj kontraŭ la epidemio kaj kune konstruis la komunumon pri sano kaj higieno de la homaro.

Kiam la ĉina registaro kaj la ĉina popolo plenforte batalis kontraŭ la epidemio, la 5-an de februaro de 2020 kamboĝa ĉefministro Samdech Hun Sen aparte faris ŝtatan viziton al Ĉinio.

9 monatojn poste en Pekino Xi Jinping okazigis ceremonion por doni ordenon de amikeco de la Ĉina Popola Respubliko al patrino de imperiestro de Kamboĝo. Tiu ĉi peza ordeno reprezentas respekton de la ĉina popolo al la patrino de imperiestro kaj profundan amikecon al la kamboĝa popolo, ankaŭ simbolas intiman amikecon inter la du landoj. De la lastaj 62 jaroj post la establo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Kamboĝo la du landoj subtenas kaj helpas unu la alian kaj fariĝas la komunumo de komuna estonto kun strategia signifo.

En la lasta jaro sub iniciato kaj akcelo de prezidanto Xi, aperis pli kaj pli da komunumoj konstruataj de Ĉinio kaj amikaj partneroj, kaj la komunumoj estas pli kaj pli striktaj.

Komunumoj pri reta spaco, pri sekureco, pri disvolviĝo, pri kulturoj… El ĉinaj iniciatoj, porplegoj kaj agoj la mondo vidas pli riĉajn kaj pli variajn "komunumojn".

Estonte Ĉinio daŭre kaj firme marŝos antaŭen sub gvido de Xi Jinping, - "Ni devas kontinue kaj senlace klopodi por konstrui la komunumon de la komuna estonto de la homaro; ni nek forlasos nian revon pro reala kompliko, nek rezignos la celon pro fora idealo."


Dividu