Brazilo merkrede komencos amasan vakcinadon kontraŭ nova kronviruso

Yu Publikigita: 2021-01-19 13:36:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La brazila Ministerio pri Sano anoncis dimanĉe, ke Brazilo merkrede komencos amasan vakcinadon kontraŭ la nova kronviruso.

Brazila ministro pri sano Eduardo Pazuello diris en gazetara konferenco, ke la brazila registaro komencos distribui vakcinojn tra la lando lunde matene.

La decido estis farita dimanĉe, post kiam la brazila San-Reglamenta Agentejo unuanime aprobis la krizokazan uzon de la vakcino CoronaVac el la ĉina firmao Sinovac, kaj ankaŭ de la vakcino kunekspluatita de Universitato de Oksfordo kaj la brita kompanio Astra Zeneca.

La vakcinoj estos trasnportitaj de la brazila aerarmeo "al strategiaj punktoj" en ĉiu ŝtato, kaj merkrede komenciĝos vakcinado en la tuta lando.

La unua vakcino distribuita en Brazilo estis CoronaVac, ekspluatita de Sinovac kunlabore kun Butantan-Instituto de San-Paŭlo, kaj la unuaj dozoj estis donitaj al prisanaj profesiuloj en San-Paŭlo tuj post la aprobo.

La brazila registaro akiris 6 milionojn da dozoj de la vakcino CoronaVac por distribui ilin al la tuta lando.

Malgraŭ la vakcina programo, la ministro urĝis la loĝantaron "ne malstreĉiĝi en preventaj rimedoj".

Dividu