Ĉefo de MOS detalis tri lecionojn de kronvirusa epidemio

Yu Publikigita: 2021-01-19 14:23:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris lunde en Ĝenevo, ke la kronvirusa pandemio ĝis nun alportis tri lecionojn al ĉiuj membroŝtatoj de la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj la UN mem.

Dum parolado en la 148a sesio de la Plenuma Estraro de la MOS, Tedros diris, ke antaŭ ĉio "ni ĉiuj devas havi la humilecon lerni, ŝanĝi, novigi kaj kreski".

Li diris, ke la unua specifa leciono temas pri preteco kaj respondo al la pandemio. La nova kronviruso surprizis eĉ iujn el la plej riĉaj kaj potencaj nacioj de la mondo. Ĝi atakis ilin nepreparitajn kaj malkaŝis mankon de investo en preparo por krizokaza respondo. La dua leciono estas, ke la sano de homoj, bestoj kaj la planedo estas intime interplektita. Pli ol 70% de la novaj malsanoj malkovritaj en la lastaj jaroj estas ligitaj kun transmisio de bestoj al homoj. La tria leciono de la kronvirusa malsano estas, ke la mondo bezonas fortan MOS. La membroŝtatoj de la organizo "identigis, ke unu el la plej grandaj baroj por ke la MOS estu la plej bona estas daŭrigebla kaj antaŭvidebla financadon.

Dividu