Multaj landoj abonis vakcinojn kaj komencis vakcinadon

Ĝoja Publikigita: 2021-01-19 19:11:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Daŭre plivastiĝas la kronvirusa epidemio en la tuta mondo, kaj multaj landoj aktive faras abonadon de vakcinoj kaj vakcinadon.

Lunde, la 18-an de januaro, la brazila Ministerio pri Sano deklaris, ke tiutage oficiale komenciĝis vakcinado kontraŭ la kronvirusa malsano kaj unuaj vakcinitoj inkludas kuracistojn, flegistojn, maljunulojn kaj handikapuloj en rifuĝejo kaj loĝantojn en indiĝenaj kvartaloj. Dimanĉe, la 17-an de januaro, la Nacia Agentejo pri Sanitara Inspektado de Brazilo donis licencon pri urĝa uzado de la vakcino CoronaVac, esplorita kaj produktita de la kompanio SINOVAK, Ĉinio. Kaj tiutage antaŭtagmeze unuaj brazilanoj estis vakcinitaj per ĉina vakcino.

Laŭ informo de rusa komandejo pri preventado de epidemio, la 18-an de januaro komenciĝis vakcinado por ĉiuj rusanoj, kaj ili povas senpage esti vakcinitaj per rusaj vakcino SPUTNIK V aŭ vakcino EpiVacCorona.

Februare en Ukrainio komenciĝos vakcinado, kaj en la unua periodo 367 mil kuracistoj, flegistoj kaj aliaj personoj, kiuj alfrontas altan riskon, estos vakcinitaj; kaj en la dua periodo, kiu espereble komenciĝos en la lasta tagdeko de marto, 2,5 milionoj da homoj estos vakcinitaj. Belorusio kaj Rusio subskribis interkonsenton pri aĉeto de 170 mil dozoj da rusa vakcino SPUTNIK V, la unua amaso de ĉi tia vakcino jam atingis Belorusion, kaj kuracistoj kaj flegistoj la unuaj estas vakcinitaj. La dua amaso baldaŭ atingos Belorusion kaj instruistoj estos vakcinitaj. Kaj espereble aprile ordinaruloj estos vakcinitaj.

Uzbekio ricevos 100 mil dozojn da vakcinoj kunlabore esploritaj kaj produktitaj de usona kompanio Pfizer kaj germana kompanio Biontech Se. Laŭ donitaĵoj publikigitaj de la brita registaro en la 18-a de januaro, ĝis la 17-a de januaro en Britio jam pli ol 400 mil personoj estas vakcinitaj.

Dividu