Multaj afrikaj landoj fortigis preventadon kaj regadon de la kronvirusa epidemio

Ĝoja Publikigita: 2021-01-19 19:13:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 18-an de januaro Afrika Centro por Regado kaj Preventado de Malsanoj publikigis donitaĵojn montrante, ke la totala nombro de konfirmitaj kazoj de la kronvirusa malsano en Afriko estas 3 262 243 kaj la nombro de mortoj 78 911. Ĉar kontinue pliiĝis konfirmitaj kazoj, multaj landoj fortigis preventadon kaj regadon.

Laŭ donitaĵoj pri konfirmitaj kazoj okupis unuajn vicojn Sud-Afriko, Moroko, Tunizio, Egiptio kaj Etiopio.

Je la nula horo de la 19-a de januaro en la regionoj Dakar kaj Thies Senegalio plenumis plu noktan elirmalpermeson de la 21-a horo ĝis la 5-a horo de la sekva tago, kio daŭros 8 tagojn.

Abrupte pliiĝis konfirmitaj kazoj en la Ruanda ĉefurbo Kigalio, tial la urbo denove plenumas “ordonon malpermesi iri eksteren”, kiu tuj validis.

Ĉiuj lernejoj de Malavio estas fermitaj 3 semajnojn; drinkejoj kaj aliaj negocejoj devas esti fermitaj post 20-a horo kaj estas malpermesita manĝado en tiuj lokoj; vendejoj devas esti fermitaj post 17-a horo; kaj ĉiuj sen maskoj estas punitaj mone.

La 18-an de januaro zimbabva prezidento Emmerson Dambudzo Mnangagwa refoje alvokis, ke popolanoj observu regulojn pri preventado kaj regado de la epidemio por trakti la dua-ondan epidemion.

Dividu