Plurlandaj gvidantoj fidas ĉinan vakcinon

Ĝoja Publikigita: 2021-01-19 19:20:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 13-an de januaro indonezia prezidento Joko Widodo estis vakcinita per ĉina vakcino kontraŭ kronvirusa malsano

La 13-an de januaro indonezia prezidento Joko Widodo estis vakcinita per ĉina vakcino kontraŭ kronvirusa malsano

Seslandaj gvidantoj la unuaj estis vakcinitaj per ĉina vakcino, pli ol 20 landoj subskribis interkonsenton kun Ĉinio pri aĉeto de vakcino, kaj kontraktoj rilatas al pli ol 500 milionoj da dozoj de vakcino… Lastatempe ĉina vakcino kontraŭ kronvirusa malsano estas monde atentata.

Laŭ analizistoj la vakcinado de plurlandaj ŝtataj ĉefoj kaj registaraj gvidantoj montras ilian fidon kaj apogon al ĉina vakcino.

Abonitaj estas pli ol 500 milionoj da dozoj

La 3-an de novembro de 2020 Sheikha Mohammed bin Rashid Al Maktoum, vicprezidento kaj ĉefministro de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj kaj tribestro de Dubai, estis vakcinita per vakcino produktita de ĉina entrepreno SINOPHARM. Antaŭe jam dekoj da altnivelaj oficistoj de la Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj estis vakcinitaj.

Vespere de la 16-a de decembro de 2020 barejna reĝo Sheikh Hamad Bin Isa al-Khalifa estis vakcinita per vakcino produktita de ĉina entrepreno SINOPHARM kaj fariĝis la unua vakcinito en la lando.

Pli kaj pli da alilandaj gvidantoj estas vakcinitaj en 2021

La 10-an de januaro Wave Ramkalawan, prezidento de Sejŝeloj, estis vakcinita per vakcino produktita de ĉina entrepreno SINOPHARM, kaj la lando fariĝis la unua en Afriko, kiu grandskale disvolvas vakcinadon. Samtage jordania ĉefministro Bisher Al-Khasawneh kaj multaj ministroj estis vakcinitaj per tiu ĉi ĉina vakcino.

La 13-an de januaro indonezia prezidento Joko Widodo per televida rekta elsendo prezentis al la publiko sian vakcinadon de ĉina vakcino CoronaVac produktita de SINOVAK. Kaj la historian momenton atestis reprezentantoj de rondoj religiaj, komercaj kaj sanitaraj.

La 14-an de januaro turka prezidento Recep Tayyip Erdogan estis vakcinita per vakcino CoronaVac produktita de SINOVAK. Ankaŭ vicprezidento kaj ministro pri sano de Turkio estis vakcinitaj per ĉina vakcino.

Laŭ baza statistiko pli ol 20 landoj de la mondo subskribis interkonsentojn kun Ĉinio pri abono de ĉina vakcino. Ankaŭ multaj aliaj landoj volas aĉeton. Laŭ nombro de aboniloj Ĉinio jam ricevis kontraktojn el 16 landoj kaj regionoj kun abono de pli ol 500 milionoj da dozoj de vakcino.

Ĉina vakcino estas alloga

Post julio de 2020 oni faris triafazajn klinikajn ekzamenojn de kelkaj ĉinaj vakcinoj en aliaj landoj kaj la efikoj estas evidentaj por ĉiuj.

Turka ministro pri sano en gazetara konferenco diris, ke ĉina vakcino estas sekura kaj efika laŭ la rezulto de la triafazaj klinikaj pruvoj, kiujn oni disvolvis en Turkio post la 14-a de septembro de 2020. Donitaĵoj de la pruvoj montras, ke la efikeco de ĉina vakcino atingis 91.25%.

Laŭ raporto de la retejo de usona magazino Fortune, Yanzhong HUANG, altnivela esploristo de usona Konsilio pri Eksterlandaj Rilatoj pri tutmonda higieno, montris, ke ĉinaj kandidataj vakcinoj estas allogaj por landoj kun meznivelaj kaj malgrandnivelaj enspezoj, precipe por landoj, kiuj ne havas kapablon aŭ monon por transporti kaj distribui vakcinon en la medio de malalta temperaturo.

Ĉinio plenigis mankon

"Dividi ĉinan vakcinon kun aliaj landoj kaj igi vakcinon monda publika produktaĵo" Novaĵ-agentejo Bloomberg opiniis, ke Ĉinio donas vakcinon al multaj landoj, kio enkorpigas plenumon de ĝia promeso.

Maje de 2020 en la videa inaŭguro de la 73-a Monda Konferenco pri Higieno Ĉinio deklaris rigardi ĉinan vakcinon kiel mondan publikan produktaĵon. Kaj Ĉinio plenumis tiun ĉi promeson pro la ideo pri konstruo de la komunumo de la homaro por sano kaj higieno.

Analizistoj montris, ke Ĉinio la unua regis la epidemion kaj la unua komencis produkton kaj laboron, tial ĉina vakcino alportos matenruĝon al monda batalo kontraŭ la epidemio.


Dividu