Ĉiuj konkursejoj de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 estas pretaj por provkonkursoj

Yu Publikigita: 2021-02-04 13:17:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Oficejo de la Pekina Stabejo de Gravaj Konstruoj anoncis merkrede, ke antaŭ la unujara retrokalkulo al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022, ĉiuj konkursejoj en Pekino nun estas pretaj por provkonkursoj.

Laŭ Ding Jianming, vicdirektoro de la oficejo, la Nacia Ovala Rapidsketejo, la Nacia Naĝada Centro, la Nacia Endoma Stadiono, la Ĉefurba Gimnastikejo kaj la Glaci-Sporta Centro Wukesong ĉiuj finis glaci-faran laboron, dum la Skisaltada Platformo Shougang finis neĝfaran laboron.

Ding diris, ke tio estas grava signo de la transiro de konstruado de konkursejoj al prova kaj funkciiga etapoj post la finkonstruiĝo de pekinaj konkursejoj en la fino de 2020.

La Nacia Centro de Alpa Skiado kaj Nacia Glitveturila Centro en la distrikto Yanqing en la nordokcidenta Pekino komplete finkonstruiĝis kaj trapasis la internacian atestadon antaŭ la fino de 2020.

Dividu