Prezidanto de IOK sendis inviton okaze de unujara retrokalkulo al Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

Yu Publikigita: 2021-02-05 13:42:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato (IOK) Thomas Bach sendis invitojn por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 al Naciaj Olimpikaj Komitatoj tutmonde, kiam la olimpiaj ludoj bonvenigis sian unujaran retrokalkulonen Pekino ĵaŭde vespere.

"Post unu jaro Pekino verkos historion kiel la unua urbo gastiganta kaj somerajn kaj vintrajn olimpikojn. La Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 estos bonega momento por kunigi la mondon en la spirito de paco, solidareco kaj amikeco", diris la estro de la IOK per videoligo en la ceremonio okazigita en la konkursejo de 2008, la Nacia Naĝ-Centro.

Bch diris, ke la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 "realigos la vizion de Ĉinio engaĝi 300 milionojn da homoj en vintrajn sportojn", kio "transformos la tutmondan scenon de vintraj sportoj". Li sendis invitojn al la mondo por "vidi ĉi tiun pasion venontjare kiam Ĉinio bonvenigos la plej bonajn vintrajn sportistojn".

Dividu