​Estis publikigita torĉo de Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

Mirinda Publikigita: 2021-02-05 16:47:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Vespere de la 4a de februaro, okazis ceremonio de la unujara retrokalkulo al la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 en la Nacia Naĝada Centro en Pekino. En la ceremonio estis oficiale publikigita la torĉo nomata “Flugado” de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022. La torĉo havas du kolorojn arĝentan kaj ruĝan, kiuj simbolas glacion kaj fajron respektive.

La torĉo por la Vintraj Paralimpikoj 2022 havas saman aspekton kun tiu de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022 kun koloroj arĝenta kaj ora, kiuj simbolas brilon kaj revon kaj enkorpigas la valorojn de kuraĝeco, deciedemo, stimulo kaj egaleco. La torĉo estas dezajnita kun ornamaj desegnoj de bonaŭguraj nuboj kaj neĝflokoj en papertondaĵa stilo.

Dividu