Proparolanto: Sendependa raporto respektas sciencojn kaj faktojn

Publikigita: 2021-02-19 14:43:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Afero Hua Chunying respondis demandon, kiel Ĉinio respondas al ĉi tio, ke la brita ministro pri eksterlandaj aferoj Dominic Raab esprimis zorgon pri la plena kunlaboro de la specialista grupo de la Monda Organizo pri Sano por spruado de la novkronvirusa fonto en Ĉinio kaj la necesaj respondoj postulitaj, dirante, ke li esperas, ke Ĉinio kunlaboros plene kun la grupo; kaj ke la konsilisto de usona prezidento por sekurecaj aferoj Jacob Jeremiah Sullivan diris, ke la raporto de la grupo devas esti sendependa, kaj Ĉinio devas doni ĉiujn originajn datumojn komence de la epidemio.

Hua diris, ke multaj fakuloj de la MOS jam refutis la malverajn raportojn de iuj okcidentaj mediatoj, ke iuj agoj de la ĉina flanko grave malhelpis la laborojn de la grupo, kaj klarigis, ke tiuj raportoj tordis la sencon de iliaj paroloj.

Hua diris ankaŭ, ke iuj okcidentaj politikistoj ĉiam parolas pri sendependeco, sed sendependeco ne signifas konfirmiĝon de la supozo surbaze de kulpigo al Ĉinio. Nur respektante sciencon kaj surbaze de faktoj oni povas ellabori sendependan raporton kaj fari sciencajn konkludojn.

Dividu