Zimbabvo komencis vakcinadon kontraŭ nova kronviruso

Yu Publikigita: 2021-02-19 15:27:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La zimbabva registaro ĵaŭde komencis sian programon pri vakcinado kontraŭ la nova kronviruso post la alveno de la unua sendaĵo de vakcino Sinopharm donacita de la ĉina registaro.

Zimbabvo ricevis 200 000 dozojn da vakcino el Ĉinio lunde, aliĝante al la vico de aliaj afrikaj landoj, kiuj ricevis vakcinojn ĝis nun.

Vicprezidento Constantino Chiwenga, kiu funkcias ankaŭ kiel ministro pri sano, fariĝis la unua civitano, kiu ricevis vakcinon Sinopharm, komencante la vakcinadon, kiu celas inokuli almenaŭ 10 milionojn de la 16 milionoj da civitanoj de la lando por atingi grupan imuniĝon.

Ankaŭ lia helpanto John Mangwiro kaj aliaj oficialuloj de la ministerio pri sano aliĝis al grupo de frontliniaj prisanaj laborantoj en hospitalo Wilkins en Hararo por ricevi siajn dozojn. Tio estas parto de la klopodoj de la registaro por instigi homojn preni la vakcinon.

Dividu