Ĉinio kaj Hindio okazigis kunvenon inter korpusaj komandantoj

Yu Publikigita: 2021-02-22 11:18:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina Ministerio pri Nacia Defendo dimanĉe diris, ke la 10a Kunveno inter Korpusaj Komandantoj de Ĉinio kaj Hindio okazis la 20an de februaro sur la ĉina flanko de la landlima kunvenejo Moldo-Chushul.

Laŭ komuna gazetara komunikaĵo de la kunveno, la du flankoj pozitive taksis la glatan finon de malkupliĝo de frontliniaj trupoj en la regiono de la lago Bangong, rimarkante, ke tio estis grava paŝo antaŭen, kiu liveris bonan bazon por solvado de aliaj restaj demandoj laŭ la Linio de Efektiva Regado en la Okcidenta Sektoro de landlimaj regionoj inter Ĉinio kaj Hindio.

La komunikaĵo diris, ke la du flankoj havis sinceran kaj profundan interŝanĝon de opinioj pri aliaj demandoj laŭ Linio de Efektiva Regado en la Okcidenta Sektoro de la ĉina-hinda landlimo. Ambaŭ flankoj konsentis sekvi la gravan konsenton de siaj ŝtataj gvidantoj, daŭrigi komunikadon kaj dialogon, stabiligi kaj regi la situacion surloke, antaŭenpuŝi reciproke akcepteblan solvadon de la restaj demandoj en stabila kaj orda maniero, por kune konservi pacon kaj trankvilon en la landlimaj regionoj.

Dividu