Ĉinio aprobis klinikajn provojn de 16 vakcinoj kontraŭ nova kronviruso

Yu Publikigita: 2021-02-22 15:30:09
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La rusa novaĵ-agentejo Sputniko raportis vendrede, ke estro de la departemento pri leĝoj kaj reguloj en la ĉina Nacia Administracio de Medicinaj Produktoj tiutage diris al raportistoj, ke la administracio jam aprobis klinikajn provojn por entute 16 vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso el 5 teknologiaj linioj, kaj 6 el tiuj vakcinoj jam eniris la triafazajn klinikajn provojn.

La estro diris, ke entute 22 specoj da medikamentoj estis aprobitaj por klinikaj provoj pri traktado kaj prevento kontraŭ la novkronvirusa malsano kaj ĝiaj rilataj indikoj, kaj 2 medikamentoj estis aprobitaj por kondiĉa merkatado.

Dividu