Xinjiang-a kunveno kun speciala temo pri “Rakonto de la Komunista Partio de Ĉinio” okazos en Urumĉio

Xiong Linping Publikigita: 2021-02-22 19:29:51
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 22an de februaro, Hu Zhaoming, proparolanto de la Alekstera Kontaktejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, deklaris, ke la xinjiang-a kunveno kun speciala temo pri “Rakonto de la Komunista Partio de Ĉinio”, kune organizata de la Alekstera Kontaktejo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj de la Partia Komitato de Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono, okazos hodiaŭ en la urbo Urumĉio, kaj pli ol 300 personoj el pli ol 80 landoj kaj el preskaŭ 200 alilandaj partioj, internaciaj institucioj, sociaj organizoj, amaskomunikiloj kaj pensfabrikoj videe ĉeestos la kunvenon.

La kunveno celas komuniki la penson de Xi Jinping pri la socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko kaj ties vivan praktikon kaj pozivitan rezulton en diversaj lokoj de Ĉinio. La kunveno okazos ĉirkaŭ la temo “Por la bela vivo de la Popolo”.

Dividu