Wang Yi ĉeestis altnivelan kunvenon de 46a sesio de Homrajta Konsilio de UN

Mirinda Publikigita: 2021-02-23 10:51:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde en Pekino ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi ĉeetis per videoligo la altnivelan kunvenon de la 46a sesio de la Homrajta Konsilio de la UN kaj faris paroladon.

Wang diris, ke fronte al la granda ŝanĝiĝo kaj pandemio nevideblaj dum jarcento rilate al akcelo kaj protekto de homaj rajtoj, Ĉinio opinias, ke ĉiuj landoj devas unue persisti en la koncepto kun la popolo kiel la kerno; due, persisti en kunligo de la ĝeneraleco de homrajtoj kaj aktualaj situacioj de diversaj landoj; trie, persisti en sistema antaŭenigo de diversaj homrajtoj; kaj kvare persisti en internacia dialogo kaj kunlaboro pri homaj rajtoj.

Wang diris, ke sub gvidado de la Komunista Partio de Ĉinio, Ĉinio sukcese malfermis la socialisman vojon kun ĉinaj trajtoj vaste subtenatan de la popolo kaj sukcese trovis la homrajtan vojon konforman al la nacia kondiĉo kaj la bezono.

Li akcentis, ke Ĉinio oponas intervenon en alies internajn aferojn pretekste de la homrataj demandoj.

Dividu