Ĉinio restis plej grava komerca partnero de Germanio en 2020

Yu Publikigita: 2021-02-23 11:25:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Federacia Statistika Oficejo de Germanio anoncis lunde, ke Ĉinio estis la plej grava komerca partnero de Germanio en 2020 por la kvina sinsekva jaro.

Laŭ provizoraj donitaĵoj de la Federacia Statistika Oficejo, malgraŭ la kronvirusa krizo, la sumo de eksterlanda komerco kun Ĉinio kreskis je 3% kompare kun 2019, kun varoj valorantaj 212,1 miliardojn da eŭroj (256,7 miliardojn da usonaj dolaroj) interŝanĝitaj inter Ĉinio kaj Germanio pasintjare.

Laŭ la Federacia Statistika Oficejo, la dua kaj tria plej gravaj komercaj partneroj de Germanio estis Nederlando kaj Usono, kun eksterlanda komerco je 172,8 miliardoj da eŭroj kaj 171,6 miliardoj da eŭroj respektive. Kompare kun 2019, tamen la eksterlanda komerco de Germanio kun ambaŭ landoj malkreskis je 8,7% kaj 9,7% respektive.

La Federacia Statistika Oficejo emfazis, ke la graveco de Ĉinio por germana importado kreskas senĉese.

Ekde 2015, Ĉinio estas la plej granda importa partnero de Germanio. Pasintjare varoj kun valoroj de 116,3 miliardoj da eŭroj estis importitaj de Ĉinio al Germanio, je 5,6% pli multe kompare kun 2019.

Dividu