Ĉinio bonvenigas pli multajn alilandajn amaskomunikilojn objektive raporti pri Xinjiang

Yu Publikigita: 2021-02-23 11:25:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj lunde diris, ke pli kaj pli multaj prudentaj homoj de la internacia komunumo komprenis la situacion en Xinjiang kaj la politikojn de la ĉina registaro, kaj parolis por ili. Li diris, ke Ĉinio esperas, ke pli multaj alilandaj amaskomunikiloj raportos pri Xinjiang objektive kaj juste.

Proparolanto Wang Wenbin faris la rimarkojn responde al demando pri artikolo publikigita la 18an de februaro en la sendependa novaĵretejo Grayzone, kiu indikis, ke la akuzoj pri "genocido" de la usona registaro kontraŭ Ĉinio devenas de artikolo de germana ekstremdekstra esploristo Adrian Zenz kaj estas misfamoj.

Wang diris, ke la artikolo, kun granda kvanto da donitaĵoj kaj faktoj, montris, ke la esploro de Zenz estas plena de datuma misuzo, distordo de informoj, fabrikado de kazoj, elekto de fontaj materialoj kaj logikaj kontraŭdiroj. La artikolo malkaŝis la veran vizaĝon de Zenz kaj pruvis, ke la akuzoj pri "genocido" estas absolutaj mensogoj.

Dum kelka tempo, Zenz kaj iuj internaciaj kontraŭĉiniaj fortoj fabrikis Xinjiang-rilatajn onidirojn kaj mensogojn por siaj propraj kaŝitaj politikaj celoj, intencante uzi falsajn novaĵojn por kapti atenton kaj kalumnii Ĉinion.

Dividu