Ĉinio helpos pli multajn afrikajn landojn per kronvirusaj vakcinoj

Yu Publikigita: 2021-02-23 11:27:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris lunde, ke Ĉinio liveris helpon de novkronvirusa vakcino al Gvineo Ekvatora kaj Zimbabvo kaj helpos 19 pliajn afrikajn landojn kadre de sia devo fari la vakcinon tutmonda publika bono.

Wang diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio ankaŭ subtenos entreprenojn eksporti kronvirusajn vakcinojn al afrikaj landoj, kiuj urĝe bezonas ilin, aprobis kaj rajtigis la krizokazan uzon de ĉinaj vakcinoj. Li aldonis, ke la helpo estas klara manifestiĝo de la tradicia amikeco inter Ĉinio kaj Afriko, kaj ke Ĉinio plu donos subtenon kaj helpon laŭ sia kapablo kaj konforme al la bezonoj de Afriko.

Wang diris ankaŭ, ke samtempe, Ĉinio bonvenigas kaj subtenas Francion kaj aliajn eŭropajn kaj amerikajn landojn liveri vakcinojn por helpi Afrikon batali kontraŭ la pandemio.

Dividu