Neglekto de epidemio faligis Usonon en katastrofon de homaj rajtoj

Yu Publikigita: 2021-02-23 14:00:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj lastatempe publikigis raporton pri la atendata averaĝa vivdaŭro de usonanoj. La raporto montras, ke en la unua duono de 2020 la averaĝa vivdaŭro de usonanoj malkreskis je unu jaro, de 78,8 jaroj en 2019 ĝis 77,8 jaroj. La raporto diris, ke la novkronvirusa epidemio, kiu kaŭzis grandan nombron da mortoj, estas la ĉefa kialo de la malpliiĝo de la vivdaŭro en Usono.

Kiel ni ĉiuj scias, la usona loĝantaro nur okupas 4% de la monda, sed ĝia nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano okupas 20% de la monda. Ĝis la 22a de februaro, laŭ la donitaĵoj publikigitaj de la Universitato Johns Hopkins, la nombro de mortoj pro la kronvirusa malsano en Usono kalkuliĝis al 500 201. Sendube tio estas kaŭzita de la neefika respondo de Usono al la epidemio. Tio estas ne natura katastrofo, sed homfarita. Pri tio devas respondeci la lasta registaro de Usono. Mortis pli ol 500 000 homoj, pli ol la totala nombro de usonaj soldatoj mortintaj en la Dua Mondmilito. Tio estas katastrofo de homaj rajtoj. Estas malfacile imagi, ke tiom multaj homoj perdis la vivon en paca tempo.

Laŭ la raporto, en la unua duono de 2020, la averaĝa vivdaŭro de usonaj blankuloj malpliiĝis je 0,8 jaro, latinamerikaj usonanoj je 1,9 jaroj, kaj afrikaj usonanoj je 2,7 jaroj. La donitaĵoj ne nur spegulas la fakton, ke multaj afrikaj kaj latinamerikaj usonanoj ne povas ricevi altkvalitan sanservon kaj financan garantion, sed ankaŭ kune kun aliaj donitaĵoj publikigitaj de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, atestis, ke en usonaj regionoj dense loĝataj de afrikaj usonanoj, la morbokvanto kaj mortokvanto de la kronvirusa malsano estas pli grandaj 3-oble kaj 6-oble ol en la regionoj loĝataj de blankuloj. En majo de la pasinta jaro, laŭ donitaĵoj raportitaj de la usonaj amaskomunikiloj, afrikaj usonanoj, kiuj konsistigas 13,2% de la usona loĝantaro, okupas 22,4% de la mortoj pro la kronvirusa malsano, dum blankuloj, kiuj konsistigas 62,1% de la loĝantaro, okupas nur 52,3% de la mortoj.

Malatento al la rajto pri vivo, rasa diskriminacio, diferenco inter riĉuloj kaj malriĉuloj, diversaj donitaĵoj montras, ke la epidemio malbonigis la homajn rajtojn vere ĝuatajn de la usona popolo. Ĝi estas spegulo, kiu reflektas la kruelecon de la realo kaj la hipokritecon de iuj okcidentaj politikistoj.

Dividu