Ĉina reprezentanto urĝas okcidentajn landojn solvi proprajn problemojn pri homaj rajtoj

Selena Publikigita: 2021-02-25 10:29:31
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Chen Xu, ĉina konstanta reprezentanto al la Oficejo de la UN en Ĝenevo, faris paroladon en debato de la 46a sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, urĝante okcidentajn landojn ĉesigi intervenon en internajn aferojn de aliaj landoj per la preteksto de homaj rajtoj kaj fari efektivajn laborojn por solvi proprajn problemojn.

Chen diris, ke en la sesio, Britio, la EU, Germanio, Usono, Kanado misuzis okazaĵojn de la sesio por fari senbazajn akuzojn kontraŭ Ĉinio kaj interveni en internajn aferojn de Ĉinio, kaj ke Ĉinio forte oponas kaj firme rifuzas tian atakon.

Chen diris, ke Ĉinio prenas la aspiron de la popolo al pli bela vivo kiel sian celon, donis grandan gravecon al ampleksa kaj kunordigita disvolvado en ekonomia, socia, kultura, civitana kaj politika rajtoj kaj akiris gigantajn atingojn, inkluzive de elimino de absoluta malriĉeco.

Malgraŭ la faktoj, tiuj landoj fabrikis kaj dissemis famojn pri Xinjiang, Tibeto kaj Honkongo por makuli Ĉinion, kio vekis grandan indignon de la ĉina popolo.

Se tiuj landoj volas akceli kaj protekti homajn rajtojn, ili devas solvi proprajn problemojn, inkluzive de rasa diskriminacio, polica perforto kaj aliaj kaj garantii rajtojn de rifuĝintoj kaj enmigrintoj.

Chen akcentis, ke Ĉinio urĝis tiujn landojn juste, objektive kaj konstrueme partopreni en internaciaj interŝanĝoj kaj kunlaboro pri homaj rajtoj kaj ne plu uzi homajn rajtojn por interveni en internajn aferojn de aliaj landoj kaj servi al si mem.

Dividu