Libro pri historio de KPĈ estis eldonita

Lucia Publikigita: 2021-02-25 20:04:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Libro pri la historio de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estis kune eldonita de la Popola Eldonejo kaj la Partia Historia Eldonejo. La libro komencis esti distribuita tutlande en ĵaŭdo por marki la centjariĝon de la fondiĝo de KPĈ.

La libro koncize resumas la eksterordinarajn atingojn kaj spertojn de KPĈ dum la pasinta jarcento, kiam ĝi gvidis la ĉinan popolon kaj direktis Ĉinion al nacia rejuniĝo.

La libro de 280 000 vortoj enhavas abundajn faktojn, teoriojn kaj la plej freŝajn esplorojn pri la historio de la Partio, kaj ĝi estas publikigita kiel grava lernomaterialo pri la historio de KPĈ por ĉiuj membroj de la partio.

Dividu