Fakulo: Ekonomia disvolviĝo metis firman bazon por venko de Ĉinio en batalo kontraŭ malriĉeco

Yu Publikigita: 2021-02-26 11:10:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde anoncis, ke Ĉinio gajnis "plenan venkon" en sia batalo kontraŭ malriĉeco. Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, diris, ke absoluta malriĉeco estis ekstermita en lando kun plej granda loĝantaro en la mondo.

Alexey Maslov, direktoro de la Malproksim-Orienta Instituto de la Rusa Akademio de Sciencoj, diris dum intervjuo kun Ĉina Komunikila Grupo, ke la daŭra ekonomia disvolviĝo en la pasintaj pli ol 40 jaroj metis bonan bazon por la venko de Ĉinio en la batalo kontraŭ malriĉeco, kaj Ĉinio antaŭen marĉos plu al pli altaj celoj.

Maslov diris, ke malgraŭ la influo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio ankoraŭ atingis la celojn liberigi ĉiujn malriĉajn loĝantojn el malriĉeco antaŭ la fino de 2020, kaj ke la sperto de Ĉinio estas lerninda por ĉiuj aliaj landoj de la mondo. Li diris, ke tio estas rimarkinda atingo por Ĉinio kaj la mondo, ĉar estas la unua fojo en la homa histrio, ke tiel multaj homoj kune liberiĝis de malriĉeco.

Dividu