Ĉefo de NAO laŭdas sukceson de Ĉinio en redukto de malriĉeco

Yu Publikigita: 2021-02-26 14:11:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala direktoro Qu Dongyu de la Nutraĵa kaj Agrikultura Organizo (NAO) de la UN ĵaŭde gratulis la ĉinan registaron pro ĝia sukceso en redukto de malriĉeco kaj laŭdis ĝian kontribuon al la tutmonda afero.

"La miraklo de redukto de malriĉeco, kreita de la ĉina popolo, kiu estas la plej grandskala, plej longedaŭra kaj favora al la plej granda nombro da homoj, faris gravan kontribuon al antaŭenigo de la tutmonda afero de malriĉec-redukto kaj donis gravajn inspirojn kaj starigis ekzemplon por la plejparto de evoluantaj landoj," Qu diris en mallonga deklaro afiŝita de NAO en la ĉina socikomunikila platformo Weibo.

Li diris ankaŭ, ke la institucio de la UN atendas antaŭenigi kunlaboron kun Ĉinio kaj fari klopodon por plenumi la Celojn de Daŭripova Disvolviĝo 2030 de la UN.

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde anoncis, ke Ĉinio gajnis "plenan venkon" en sia batalo kontraŭ malriĉeco.

Dividu