Usona mediato: Kial KPĈ povas gajni korojn de homoj dum cent jaroj?

Publikigita: 2021-02-26 15:48:38
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Komunista Partio de Ĉinio baldaŭ bonvenigos sian centjaran jubileon. Ĝi regas delonge en Ĉinio, la granda lando kun loĝantaro de 1,4 miliardoj, kaj ankaŭ estas la plej granda partio de la mondo kun 90 milionoj da membroj. Kial la Komunista Partio de Ĉinio povas gajni la korojn de homoj en Ĉinio? La usona retejo "Christian Science Monitor" publikigis longan raporton por esplori kial la jarcenta partio estas subtenata de la homoj en Ĉinio.

La artikolo estas titolita “Venos 100-jaran datrevenon de la Komunista Partio de Ĉinio: Kalumniata eksterlande, populara enlande”.

La artikolo diris, ke komence de 2020, pro la novkronvirusa epidemio, la Komunista Partio de Ĉinio frontis al senprecedenca defio kaj la “kontraŭ-ĉina emocio” iom post iom vigliĝis.

Kvankam okcidentaj landoj negative taksis la ĉinan registaron, tamen la efikaj agadoj faritaj de la ĉina registaro plifortigis subtenon de siaj civitanoj.

Unu jaron poste, antaŭ la 100a datreveno de la Komunista Partio de Ĉinio, la ĉina registaro realigis turnadon. En 2020, Ĉinio fariĝis la sola lando en la ĉefaj ekonomioj de la mondo, kiu atingis pozitivan ekonomian kreskon. La efika reago de Ĉinio pri batalo kontraŭ la novkronvirusa epidemio kontrastas kun la senefikaj reagoj de aliaj landoj. Krome, la KPĈ daŭre atingis specifajn evoluajn celojn, ekzemple grandskale mildigis malriĉecon kaj batali kontraŭ korupto. Ĉi tiuj elementoj senĉese pliigis la enlandan subtenon de la Komunista Partio de Ĉinio.

Dividu