Xi promesas plue subteni Kolombion en batalo kontraŭ kronvirusa malsano

Lucia Publikigita: 2021-02-26 18:20:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris ĵaŭde, ke Ĉinio pretas daŭre doni tiom da subteno al Kolombio kontraŭbatali la pandemion COVID-19, kiom ĝi povos, kaj fari vakcinan kunlaboron kun la lando.

En telefona konversacio kun kolombia prezidento Ivan Duque, Xi montris, ke Ĉinio kaj Kolombio subtenas konstantan kaj solidan disvolvadon en la lastaj jaroj, kaj duflanka praktika kunlaboro estas daŭre optimumigita kaj plibonigita.

Xi rimarkis, ke post la eksplodo de la pandemio, la du flankoj donas simpation kaj subtenon unu al la alia, montrante sian profundan amikecon kaj solidarecon por venki malfacilaĵojn.

Xi proponis, ke la du flankoj devas daŭre subteni unu la alian, kaj pli bone progresigi la iniciaton Zono kaj Vojo kaj la Kolombia-Ĉinan Iniciaton.

Xi diris ankaŭ, ke Ĉinio daŭre instigos ĉinajn entreprenojn fari investon kaj negocon en Kolombio, kaj pretos fortigi kunlaboron kun Kolombio en plurflankaj kadroj kiel Unuiĝintaj Nacioj.

Duque rimarkis, ke la jaro 2020 markis la 40-an datrevenon de diplomatiaj rilatoj inter Kolombio kaj Ĉinio. Li diris, ke li ĝojas vidi la solidan disvolviĝon de duflankaj rilatoj, precipe la fruktodonajn rezultojn en la komerca kaj ekonomia kunlaboro de la du landoj.

Duque esprimis dankon al Ĉinio pro ĝia valora subteno al kolombia batalo kontraŭ la pandemio COVID-19, precipe pro la provizado de ĉinaj vakcinoj. Li antaŭĝojas daŭre fortigi vakcinan kunlaboron kun Ĉinio.

Dividu