Diversaj rondoj de Afriko laŭdis ĉinajn spertojn pri malriĉec-elimino

Mirinda Publikigita: 2021-02-28 14:22:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lastatempe diversaj afrikaj landoj alte taksis la paroladon de ĉina prezidanto Xi Jinping en la grandioza kunveno okazigita en Pekino por marki la atingojn de la lando en mildigo de malriĉeco kaj honori modelajn batalantojn kontraŭ malriĉeco. Ĉefaj amaskomunikiloj kaj specialistoj de multaj afrikaj landoj opiniis, ke depost la komenco de reformo kaj pordmalfermo de Ĉinio, preskaŭ 800 milionoj da ĉinoj sin liberigis el malriĉeco. Tio estas grava kontribuo de Ĉinio por la malriĉec-elimino de la mondo. La ĉirilataj spertoj de Ĉinio estsa lernindaj por afrikaj landoj.

Laŭ nekompleta statistiko, ĉefaj amaskomunikiloj de Sud-Afriko, Niĝerio, Zambio, Senegalio kaj aliaj afrikaj landoj transsendis pli ol 50 raportojn de Ĉina Komunikila Grupo en la lingvoj angla, franca kaj portugala.

Uganda ministro pri eksterlandaj aferoj Henry Oryem Okello diris intervjuate, ke gvidate de prezidanto Xi, la ĉina registaro havas definitivan celon en malriĉec-elimino, kio helpis Ĉinion elradikigi la malriĉecon en mallonga periodo. La Okcidento devas pli multe kompreni la rakontojn de Ĉinio en malriĉec-elimino, anstataŭ kalumnii Ĉinion kaj obstine doni negativajn informojn al la lando.


Dividu