Dua aro da ĉina kronvirusa vakcino Sinovac atingis Meksikon

Yu Publikigita: 2021-02-28 14:43:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La dua aro da novkronvirusa vakcino ekspluatita de la ĉina firmao Sinovac sabate atingis la Meksik-Urban Internacian Flughavenon. Ĉina ambasadoro al Meksiko Zhu Qingqiao kaj meksika ministro pri eksterlandaj aferoj Marcelo Ebrard Casaubón bonvenigis la sendaĵon en la flughaveno.

La unua aro da ĉina vakcino Sinovac atingis Meksikon la 20an de februaro. Du tagojn poste la urbo Ecatepec komencis la vakcinadon. Ebrard diris en sia parolado, ke la du aroj da ĉina vakcino liverita en unu monato forte garantiis la efektivigon de la meksika plano pri vakcinado, kaj la meksika popolo firme konservos en la memoro la sindonan helpon de Ĉinio.

Dividu