Kronvirusa vakcino donacita de Ĉinio atingis Filipinojn

Yu Publikigita: 2021-02-28 17:18:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Aro da Sinovac-vakcino CoronaVac donacita de Ĉinio dimanĉe atingis Filipinojn. Tio estas la unua aro da kronvirusa vakcino ricevita de la sudorient-azia lando.

Filipina prezidento Rodrigo Duterte ĉeestis la transdonan ceremonion de la vakcino en la bazo de la filipina aerarmeo en la ĉefurbo Manilo.

La livero de la vakcino ebligas al Filipinoj baldaŭ komenci amasan vakcinadon, markante novan fazon en batalo de la lando kontraŭ la epidemio. Ĝis nun en la lando 576 352 homoj estis infektitaj per la viruso kaj 12 318 homoj mortis pro tiu ĉi malsano.

Dividu