Qiushi publikigos gravan artikolon de Xi pri socialisma jurŝtateco kun ĉinaj trajtoj

Publikigita: 2021-02-28 17:53:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La revuo Qiushi eldonota en la 1a de marto publikigos gravan artikolon de ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉina prezidanto kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono Xi Jinping sub la titolo “Senŝanceliĝa persisto sur la vojo de socialisma jurŝtateco kun ĉinaj trajtoj kaj livero de forta leĝa garantio al konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj aspektoj”.

La artikolo diras, ke nun kaj en la estonta periodo, oni persistos en jenaj flankoj: la gvidado de la KPĈ en ampleksa laŭleĝa regado; meto de la popolo en la centron; la socialisma leĝrega vojo kun ĉinaj trajtoj; regado de la lando kaj la registaro laŭ la konstitucio; antaŭenpuŝo de modernigo de la sistemo kaj kapablo de regado sur jurŝtata vojo; konstruado de socialisma reg-sistemo kun ĉinaj trajtoj; integra regado de la lando, la registaro kaj la socio laŭ leĝoj; ĉiuflanka antaŭenigo de scienca leĝdonado, strikta leĝplenumado, justa justico kaj observo al leĝoj de la popolo; tuteca antaŭenigo de enlanda regado laŭ leĝoj kaj ekstera leĝregado; konstruado de altkvalita kaj talenta laborgrupo pri leĝ-regado; kapto de ŝlosilaj minoritatoj de kadroj.

Dividu