Israelo aeratakis ĉirkaŭaĵon de Damasko

Yu Publikigita: 2021-03-01 10:45:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La siria armeo diris dimanĉe, ke tiuvespere la israela armeo lanĉis misilan atakon kontraŭ ĉirkaŭaĵo de la siria ĉefurbo Damasko, kaj la siria aerdefenda sistemo faligis plejparton de la israelaj misiloj.

La siria Ministerio de Defendo diris en sia deklaro, ke je la 22a horo kaj 16 minutoj laŭ loka tempo, la israela armeo lanĉis de la okupata altaĵo Golan la aeratakon, pafante misilojn al pluraj objektivoj ĉirkaŭ Damasko, kaj la siria aerdefenda sistemo interkaptis kaj faligis plejparton de la misiloj. Tamen la deklaro ne menciis mortojn de homoj kaj perdon de riĉaĵoj.

Dividu