Hungara ĉefministro ricevis injekton de ĉina vakcino Sinopharm

Yu Publikigita: 2021-03-01 10:45:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Hungara ĉefministro Viktor Orban dimanĉe ricevis injekton de ĉina vakcino Sinopharm kontraŭ la nova kronviruso.

"Vakciniĝo!" Orban skribis en Facebook, afiŝante foton pri sia ricevo de injekto, ekstran planon de la ĉina vakcino kaj bildon de pordo al la vakcinejo, kie li ricevis la inokulon.

Orban ricevis la injekton du tagojn post kiam ankaŭ hungara prezidento Janos Ader elektis la ĉinan vakcinon.

Hungara ĉefkuracisto Cecilia Muller diris sabate al gazetara konferenco, ke estas tre grave altrangaj hungaraj oficialuloj ricevu inokulon publike, por doni ekzemplon al la loĝantaro.

Dividu