Irano: Tempo "ne taŭgas" por neformala kunveno kun Eŭropo kaj Usono

Yu Publikigita: 2021-03-01 10:46:34
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Irano dimanĉe diris, ke tempo "ne taŭgas" por ke ĝi okazigu neformalan kunvenon kun Eŭropo kaj Usono.

Proparolanto de la irana Ministro de Eksterlandaj Aferoj Saeed Khatibzadeh diris, "Konsiderante la lastatempajn poziciojn kaj agojn de Usono kaj tri eŭropaj landoj, la Irana Islama Respubliko ne opinias la tempon taŭga por neformala kunveno proponita de la eŭropa kunordiganto de la Komuna Ampleksa Agadplano.”

Pasintsemajne la Eŭropa Unio proponis ĉeesti neformalan kunvenon inter Irano kaj aliaj partioj al la Komuna Ampleksa Agadplano, kiu aludas la iranan nuklean interkonsenton subskribitan en 2015, kaj ankaŭ Usono estos invitita kiel gasto al la kunveno.

"Ankoraŭ ne ŝanĝiĝis la pozicio kaj konduto de Usono," Khatibzadeh diris laŭ la retejo de la ministerio.

Dividu