Ĉina plej alta leĝdona instanco finis sesion de konstanta komitato

Yu Publikigita: 2021-03-01 10:47:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio, finis sian 26an sesion dimanĉe en Pekino.

En la ferma kunveno, leĝdonantoj voĉdonis decidon forpreni E Jingping de la posteno de ministro pri akvoresursoj kaj nomumi Li Guoying la nova ministro.

Prezidanto Xi Jinping subskribis ordonon por promulgi la decidon.

Li Zhanshu, prezidanto de la Konstanta Komitato de la NPK, prezidis la ferman kunvenon.

Leĝdonantoj principe aprobis la laborraporton de la Konstanta Komitato de la NPK kaj konfidis Li Zhanshu prezenti la raporton al la kvara jara sesio de la 13a NPK nome de la Konstanta Komitato de la NPK.

Raporto pri kvalifiko de deputitoj estis akceptita en la kunveno.

Leĝdonantoj voĉdonis nomumojn de novaj vicprezidantoj de tri specialaj komitatoj de la NPK kaj nomumojn de du vicdirektoroj de la Nacia Kontrola Komisiono.

Dividu