Oficialulo: Honkongo restarigis ordon kaj ĝiaj loĝantoj rekomencis normalan vivon

Yu Publikigita: 2021-03-01 16:07:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Altranga oficialulo de Honkongo merkrede diris al la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, ke post la promulgado de la Leĝo de la Ĉina Popola Respubliko pri Protekto de Nacia Sekureco en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), la leĝo kaj ordo de Honkongo estas restarigitaj, kaj ĝiaj loĝantoj povas rekomenci sian normalan ĉiutagan vivon.

Teresa Cheng, vicestro de la ĉina delegacio kaj sekretario pri justico de la registaro de la HSAR, diris en la 46a Sesio de la Konsilio pri Homaj Rajtoj de la UN, ke Honkongo nun revenis al sekura, racia, inkluziva kaj vigla socio.

Ŝi diris, ke en la dua duono de 2019, pro la interna tumulto posedaĵoj kaj instalaĵoj estis difektitaj, civitanoj estis arbitre atakitaj, la funkciado de la leĝdona instanco kaj registaro grave interrompiĝis, kaj multaj civitanoj kaj policistoj vundiĝis.

Ŝi klarigis, ke por malhelpi tiujn perfortajn, subfosajn kaj terorismajn agadojn, kiuj serioze minacas la nacian sekurecon, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso de Ĉinio adoptis la leĝon pri nacia sekureco en junio 2020. Ŝi aldonis, ke kiel la naciaj sekurecaj leĝoj de multaj landoj, ĝi kriminaligas secesion, subfosadon, terorisman agadon kaj koluziojn kun eksterlandaj fortoj por endanĝerigo de nacia sekureco. La interna tumulto estis kvietigita kaj la loĝantoj povas ĝui siajn laŭleĝajn rajtojn kaj liberecojn.

Dividu