Mediatoj donis atenton al projekto de nova kvinjara plano de Ĉinio

Henggang Publikigita: 2021-03-02 14:12:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio komencos du sesiojn de 2021 en tiu ĉi semajno, kio altiras rigardon de eksterlandaj mediatoj. La projekto de la 14a kvinjara plano, ekonomia disvolviĝo, kaj kampara vigligo fariĝis multe cititaj vortoj.

Japana informa agentejo Nikkei Asia sabate skribis, ke la du sesioj baldaŭ okazigotaj ludos gravan rolon en politika tagordo de Ĉinio. Ĝi diris ankaŭ, ke Ĉinio estas la sola en la ĉefaj ekonomioj, kiu atingis pozitivan kreskon en 2020. La lando ankaŭ sukcese regis disvastiĝon de la kronvirusa epidemio en ia grado antaŭ Usono kaj aliaj landoj.

Reuters diris, ke la plej atentata parto de la du sesioj estos la jara raporto pri registara laboro kaj publikigo de projekto de la 14a kvinjara plano. Ĝi aldonis, ke la projekto ampleksas skizojn de la dua plej granda ekonomio de la mondo kaj proponas pli mediamikan kaj kreivan perspektivon. En tiu ĉi jaro, Ĉinio probable donos sian gravecon al altkvalita disvolviĝo kaj plenumos ekonomiajn kaj sociajn celojn per fiksado de ampleksaj kvotoj pri dungado, prezo kaj aliaj. Analizistoj ankaŭ rimarkis, ke la ĉina ekonomio jam forte renormaliĝis el la regreso pro epidemio.

Nederlanda firmao ING diris en sia raporto publikigita en fino de februaro, ke la du sesioj designos klaran vojmapon por sendependiĝo de avangardaj teknikoj kaj plenumo de karbona neŭtreco. Brita mediato Lexology diris, “Ĉinio estas preta por transformi sian tradician produkton al disvolviĝo per kreivo kaj teknikoj. La nova ekonomio de Ĉinio kun kerno de nova industrio, nova formo kaj nova komerco montras sian potencan kreskon kaj influas tutmondan ekonomion.

Dividu