Ĉinio urĝas Usonon garantii homajn rajtojn per efektivaj agoj

Yu Publikigita: 2021-03-02 14:22:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pluraj fakuloj pri homaj rajtoj de la UN lastatempe publikigis komunan deklaron, esprimante maltrankvilon pri trouzo de forto fare de la usona polico. Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Wang Wenbin diris lunde en gazetara konferenco, ke Ĉinio esperas, ke Usono forĵetu duoblan normon pri homaj rajtoj kaj garantiu homajn rajtojn per efektivaj agoj.

La 26an de februaro, 23 fakuloj pri homaj rajtoj de la UN publikigis komunan deklaron, dirante, ke la usona flanko devas solvi la demandon, ke policanoj plenumas leĝon per forto kaj praktikas sisteman rasismon, kaj preni rimedojn por garantii, ke ia ajn ago de trouzo de forto en leĝplenumado estos punita.

Dividu