Okonjo-Iweala el Niĝerio transprenis oficon de ĉefo de MOK

Yu Publikigita: 2021-03-02 14:53:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La unua ina kaj unua afrika ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Komerco (MOK), Ngozi Okonjo-Iweala, oficiale enoficiĝis lunde, finante ses-monatan "senestran" periodon de la organizo, post kiam tiama estro Roberto Azevedo eksiĝis la 31an de aŭgusto, 2020, pli frue je unu jaro antaŭ la servodaŭro.

"Mi eniras unu el la plej gravaj institucioj en la mondo kaj ni havas multajn laborojn por fari. Mi sentas min preta," ŝi diris. Atinginte sidejon de la MOK en Ĝenevo, Okonjo-Iweala emfazis la gravecon de la organizo.

Alparolante la Ĝeneralan Konsilion en sia unua tago sur la posteno, Okonjo-Iweala promesis alporti ĉiujn siajn sciojn, pasion, sperton kaj persiston al la tasko, reformante la organizon kaj atingante rezultojn.

La 15an de februaro, la membroj de la MOK konsentis nomumi la eksan financan ministron de Niĝerio la nova ĝenerala direktoro. Ŝia periodo, renovigebla, eksvalidiĝos la 31an de aŭgusto 2025.

Dividu