Virusaj specimenoj kolektitaj ĉe vesperto en Kamboĝo tre similas al nova kronviruso

Yu Publikigita: 2021-03-02 15:59:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La honkonga ĵurnalo South China Morning Post raportis, ke la kamboĝa instituto Pasteur rimarkis, ke specimenoj de patogeno, kolektitaj en Kamboĝo antaŭ 11 jaroj, estas tre similaj al la nova kronviruso furiozanta tra la mondo.

La raporto diris, ke la instituto Pasteur troviĝanta en Pnompeno rimarkis lastatempe, ke du specoj de virusa stamo, konservataj en laboratorio pli ol dek jarojn, havas 92-procentan similecon kun la nova kronviruso (SARS-CoV-2). Sciencistoj kolektis la du specimenojn ĉe vespertoj en norda Kamboĝo en 2010. Post la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, la instituto komencis ekstran teston al konservataj specimenoj, kaj ili rimarkis, ke 16 el la konservataj specimenoj montris pozitivan reakcion al la nova kronviruso, kaj du tre similaj estas “proksimaj parencoj” de la nova kronviruso. La malkovro pruvas, ke Sudorient-Azio estas ŝlosila kampo por la nuna spurado de la fonto de la kronviruso kaj venonta monitorado de la viruso.

Dividu