Ĉinio akiris decidajn atingojn en rezisto al financaj riskoj

Yu Publikigita: 2021-03-02 20:51:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La plej alta banka kaj asekura reglamentanto de Ĉinio diris marde, ke la lando akiris decidajn atingojn en antaŭgardo kaj traktado de financaj riskoj en siaj bankaj kaj asekuraj sektoroj.

Guo Shuqing, prezidanto de la Ĉina Komisiono pri Banka kaj Asekura Reglamentado, diris en gazetara konferenco, ke por antaŭgardi financajn riskojn, la lando prioritatigis forigon de levforto de siaj financaj sektoroj, kun ĝisfunde renversita la tendenco de "blinda ekspansio" de financaj aktivoj.

Laŭ donitaĵoj de la komisiono, de 2017 ĝis 2020, la aktivoj de la bankaj sistemoj kreskis averaĝe je 8,3% ĉiujare, dum la jara averaĝa kresko de la asekura sektoro atingis 11,4%. La kresko estas proksimume duono de la niveloj de 2009 ĝis 2016.

Guo diris, ke Ĉinio progresis ankaŭ en traktado de siaj malbonaj pruntoj, kun sume 8,8 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 1,36 diilionoj da usonaj dolaroj) da tiaj pruntoj traktitaj en la pasintaj kvar jaroj.

Dividu