Ĉinio kaj Usono devas strebi al daŭripova kaj sana disvolviĝo de rilatoj

Yu Publikigita: 2021-03-12 13:53:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Usono devas strebi al la daŭripova kaj sana disvolviĝo de siaj rilatoj.

Li diris, ke Ĉinio esperas, ke la du landoj agos en la spirito de la lastatempa telefona konversacio inter ĉina prezidanto Xi Jinping kaj usona prezidento Joseph R. Biden, respektos unu la alian pri la kernaj interesoj kaj gravaj zorgoj, kaj sin detenos de interveno unu al la alia en internajn aferojn.

La ĉefministro diris en gazetara konferenco post la fino de la jara sesio de la nacia leĝdona instanco, ke tio konformas al la interesoj de popoloj de la du landoj, kaj ankaŭ al la atendo de la internacia komunumo.

Li diris, ke Ĉinio kaj Usono havas ampleksajn komunajn interesojn kaj la du landoj povas kunlabori unu kun la alia en multaj kampoj, alvokante duflankajn dialogojn en multaj kampoj kaj sur diversaj niveloj por helpi traktadon kaj mildigon de malkonsentoj. Iuj diferencoj kaj malkonsentoj inter Ĉinio kaj Usono estas neeviteblaj pro diferencoj en historia fono, kultura heredaĵo, stadio de evoluado kaj socia sistemo, tamen plej grave estas kiel trakti ilin.

La ĉefministro diris ankaŭ, ke Ĉinio kaj Usono, kiel la plej granda evoluanta lando de la mondo kaj la plej granda evoluinta lando, profitos de kunlaboro, sed suferos de konflikto.

Dividu