Ĉinio oponas eksteran intervenon kaj estas certa pri pli brila estonteco de Honkongo

Yu Publikigita: 2021-03-12 14:05:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, post kiam la nacia leĝdona instanco adoptis Honkong-rilatan decidon, ke Ĉinio havas neŝanceleblan rezolutecon kaj fidon en efektivigo de "unu lando, du sistemoj" kaj firman decidon kaj volon por oponi eksteran intervenon en la internajn aferojn de Ĉinio.

La proparolanto diris, ke la decido pri plibonigo de la elekta sistemo de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR), adoptita en la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso (NPK), estas grava paŝo por konservi kaj plibonigi la principon "unu lando, du sistemoj", kaj protekti longedaŭran stabilecon kaj sekurecon en la regiono. La decido donas pli fortan institucian garantion por plena efektivigo de "regado de patriotoj super Honkongo” .

La proparolanto diris, ke la decido pli bone konservos la ĝeneralajn kaj fundamentajn interesojn de la honkonga socio, kontribuos al senĉesa progreso de la demokratia sistemo de Honkongo kaj la stabila praktiko de "unu lando, du sistemoj". La sukcesa efektivigo de la principo "unu lando, du sistemoj" en Honkongo kaj ĝia longdaŭra prospero kaj stabileco servas al la ĉinaj interesoj kaj la komunaj interesoj de la internacia komunumo.

Dividu