Zimbabvo ricevis duan aron da ĉinaj vakcinoj

Yu Publikigita: 2021-03-17 15:33:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Zimbabvo marde ricevis duan aron da vakcino Sinopharm donacitan de Ĉinio kaj aldonajn dozojn da vakcino Sinovac aĉetitajn de la registaro.

Zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa bonvenigis la vakcinojn en flughaveno

Zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa bonvenigis la vakcinojn en flughaveno

Ĉartita zimbabva aviadilo surteriĝis marde matene en la Internacia Flughaveno de Robert Gabriel Mugabe kun la sendaĵo de vakcinoj. Zimbabva prezidento Emmerson Mnangagwa, vicprezidento Constantino Chiwenga, kiu estas ankaŭ ministro pri sano, ĉina ambasadoro al Zimbabvo Guo Shaochun kaj aliaj altrangaj registaraj oficialuloj bonvenigis la vakcinojn.

La sama aviadilo transportis ankaŭ alian aron da vakcinoj por la namibia registaro, per kiu la lando komencos la vakcinadan programon.

En akcepta parolado, Mnangagwa diris, ke la donaco markas alian mejloŝtonon en la firmigo de duflankaj rilatoj kaj kunlaboro inter Zimbabvo kaj Ĉinio.

Dividu