Estis publikigita blanka libro “Praktiko de Ĉinio en malriĉec-redukto de la homaro”

Mirinda Publikigita: 2021-04-06 12:20:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde la novaĵ-oficejo de la Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron“Praktiko de Ĉinio en malriĉec-redukto de la homaro”.

La blanka libro amplekse retrorigardis la luktadon de la ĉina popolo sub gvidato de la Komunista Partio de Ĉinio kontraŭ malriĉeco en la pasintaj 100 jaroj, precipe de post la jara sesio de la 18a Nacia Popola Kongreso de KPĈ. Ĝenerala sekretario Xi Jinping persone komandis, dispoziciis kaj kontrolis la batalon kaj kunigis la forton de la tuta partio, la tuta lando kaj la tuta socio por akiri la finan venkon de la batalo kontraŭ malriĉeco, kio plene reflektas atingojn de malriĉec-elimino de la lando kaj kontribuojn de Ĉinio al la mondo.

La blanka libro diras, ke la Komunista Partio de Ĉinio, gvidante la ĉinan popolon, akiris revolucian venkon, establis novan respublikon kaj komencis novan procezon de land-fortiĝo kaj popol-riĉiĝo. La reformo kaj malfermo multe akcelis disvolviĝon de la lando kaj rapidigis la malriĉec-eliminon de Ĉinio. La disvolviĝo de Ĉinio eniris novan epokon kaj la malriĉec-elimino eniris novan periodon. Post 8-jara penado, ĝis la fino de 2020 Ĉinio laŭdate plenumis la taskon de malriĉec-elradikigo en nova epoko.

La blanka libro diras, ke ampleksa elradikigo de absoluta malriĉeco de preskaŭ kviono de la monda loĝantaro kaj realigo de la malriĉec-elimina celo difinita de la Tagordo de la UN 2030 pri Daŭripova Disvolviĝo antaŭ 10 jaroj estas ne nur mejloŝtona grava evento en la historio de la ĉina nacio, sed ankaŭ granda afero en la disvolva historio de la homaro kaj faris gravan kontribuon al malriĉec-redukto de la mondo kaj la progreso de la homaro.

La blanka libro konsistas el kvin partoj, inkluzive de solena promeso de la KPĈ, kompleta venko de malriĉec-elradikigo en nova epoko, efektivigo de strategio de preciza malriĉec-helpo, esploro de novaj vojoj por malriĉec-elimino de la homaro kaj komuna konstruado de komunumo de la homaro kun komuna estonteco kaj sen malriĉeco.

Dividu