Pli ol 200 mil malriĉaj lernantoj revenis al lernejoj

Mirinda Publikigita: 2021-04-06 12:28:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde la novaĵ-oficejo de la Ŝtata Konsilantaro publikigis la blankan libron “Praktiko de Ĉinio en malriĉec-redukto de la homaro”. Laŭ la dokumento, Ĉinio persistas en fortigo de eduko por malriĉec-helpo kaj klopodas por havigi al ĉiuj infanoj oportunon por disvolviĝo.

La blanka libro diras, ke Ĉinio kontinue altigis garantion de financado al lernejoj en malriĉaj regionoj kaj pli ol 200 mil lernantoj de malriĉaj familioj en deviga eduka periodo revenis al lernejoj kaj amplekse realiĝis garantio de deviga eduko de geknaboj. Dank’al praktiko de favoraj politikoj, pli ol 8 milionoj da diplomitoj de malriĉaj familioj el mezlernejoj kaj supraj mezlernejoj ricevis profesian edukon kaj 5,14 milionoj da malriĉaj lernantoj ricevis altan edukon.

Dividu