Ĉinio urĝas Filipinojn haltigi akuzojn pri Suda Ĉina Maro

Yu Publikigita: 2021-04-07 12:22:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio urĝas Filipinojn ĉesigi senbazajn akuzojn pri la Suda Ĉina Maro.

Estas raporto, ke filipina ministro pri defendo Delfin Lorenzana urĝis la ĉinajn ŝipojn, kiuj restas ĉirkaŭ la rifo Niu'e, foriri frue. Ankaŭ la filipina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris, ke surbaze de la arbitracio de la Suda Ĉina Maro kaj la tiel nomata juĝo, Filipinoj neas, ke la rifo Niu'e kaj ĝiaj apudaj akvoj estas tradiciaj fiŝkaptejoj de ĉinaj fiŝistoj.

Responde al ĉi-rilata demando, proparolanto Zhao Lijian diris, ke la rifo Niu'e estas parto de la ĉina insularo Nansha kaj liveras rifuĝon de la vento por ĉinaj fiŝkaptaj ŝipoj tradicie. Do estas normale, ke ĉinaj fiŝkaptaj ŝipoj rifuĝas proksime de la rifo en malbonaj maraj kondiĉoj.

Li rimarkigis, ke la juĝo el la Arbitracia Tribunalo de la Suda Ĉina Maro estas kontraŭleĝa kaj nevalida. Li diris, ke Ĉinio ne akceptas aŭ agnoskas ĝin kaj firme oponas iun ajn aserton kaj agon bazitan sur la juĝo. La suvereneco, rajtoj kaj interesoj de Ĉinio en la Suda Ĉina Maro konformas al internacia leĝo.

Li diris, ke Filipinoj provis uzi kontraŭleĝan kaj nevalidan juĝdecidon nei ĉi tiun suverenecon kaj rajtojn en la Suda Ĉina Maro. Tio malobservis la Ĉarton de la UN kaj la Konvencion de la UN pri la Leĝo de la Maro.

Dividu