Proparolanto: Xinjiang ankoraŭ alfrontas minacojn de terorismo kaj ekstremismo

Yu Publikigita: 2021-04-07 12:24:33
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Pekino diris marde, ke ĝia nordokcidenta Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono ankoraŭ alfrontas minacojn de terorismo kaj ekstremismo malgraŭ neniu terorista atako dum la pasintaj kvar jaroj.

Responde al la demando de raportisto Wu Guoxiu el la Ĉina Tutmonda Televida Reto, ĉu demandoj de Xinjiang restas ĉefe pri "kontraŭterorisma batalo kaj elradikaligo", proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian donis jesan respondon.

Zhao diris en regula gazetara konferenco, ke kvankam Xinjiang registris neniun teroristan atakon dum la pasintaj kvar jaroj, la regiono daŭre alfrontas minacojn kaj defiojn de terorismo kaj ekstremismo. "Estas tre necese por Xinjiang daŭrigi kontraŭterorismajn kaj elradikaligajn laborojn bazitajn sur leĝo,” li atentigis.

La ĉina oficialulo ankaŭ alte teksis la dokumentan televidserion de la Ĉina Tutmonda Televida Reto pri Xinjiang, kiu enhavas kelkajn el la planoj neniam viditaj antaŭe, kiuj registris la timigajn tragediojn en la regiono kaj la elastecon de la popolo.

En la pasinta vendredo, la lasta epizodo "La milito en la Ombro: Defioj de batalo kontraŭ terorismo en Xinjiang" estis elsendita.

Dividu