Ĉinio urĝas Usonon bati perforton de malamo kontraŭ aziaj usonanoj

Yu Publikigita: 2021-04-07 12:25:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris marde, ke Ĉinio esperas, ke Usono plenumos sian promeson protekti homajn rajtojn kaj severe bati diskriminacion kaj perforton de malamo kontraŭ etnaj minoritatoj inkluzive de azidevenuloj en Usono.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti artikolon publikigitan de la ĵurnalo The New York Times pri la pliiĝanta kontraŭazia perforto en Usono. Zhao diris, ke ekde la lastaj jaroj senĉese pliiĝis kazoj de krimoj de malamo kontraŭ etnaj minoritatoj inkluzive de azidevenuloj en Usono, rezultigante multajn tragediojn. Precipe de post la eksplodo de la pandemio, iuj politikistoj en la antaŭa usona registaro faris publikan kaj implicajn ksenofobiajn rimarkojn, uzis la nomon celantan specifan regionon aŭ grupon de homoj por anstataŭi la nomon de la novkronvirusa malsano kaj disvastigi falsajn informojn kaj rasismajn rimarkojn, kaŭzante sisteman rasan diskriminacion kaj krimojn de malamo kontraŭ aziaj usonanoj.

Ĉinio esperas, ke Usono plenumos sian promeson protekti homajn rajtojn, severe bati diskriminacion kaj perforton de malamo kontraŭ etnaj minoritatoj inkluzive de azidevenuloj en Usono, efike protekti la rajtojn de etnaj minoritatoj, kaj preni rimedojn por liberigi etnajn minoritatojn de diskriminacio kaj krimoj de malamo por ke ili ne plu vivu en timo pri perforto.

Dividu