Ĉina kronvirusa vakcino ricevis atestilon de Hungario

Yu Publikigita: 2021-04-07 12:26:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laŭ raporto de usonaj amaskomunikiloj, la 1an de aprilo la hungara aŭtoritato pri medikamentoj oficiale donis al la ĉina firmao Sinovac Biotech la atestilon GMP (Bona Manufaktura Praktiko), kio signifas, ke la firmao Sinovac Biotech konformas al la normo de GMP, kaj la kronvirusa vakcino produktita de la firmao povas esti aprobita por uzo post kontrolo. Tio evidente plialtigos la konkurencivon de kronvirusaj vakcinoj produktitaj de Ĉinio sur la merkato de la Eŭropa Unio. La firmao Sinovac Biotech fariĝis la unua ĉina kompanio, kiu ricevis la atestilon GMP, farante gravan paŝon por fari ĉinan vakcinon publika bono de la mondo.

Dividu