MSO alvokis establi pli justan kaj sanan mondon post epidemio

Mirinda Publikigita: 2021-04-07 14:29:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde la Monda Organizo pri Sano publikigis komunikon, alvokante, ke okaze de la Monda Tago de Sano en la 7a de aprilo, ĉiuj landoj prenu urĝan agadon por trakti neegalecon en sano en la lando kaj inter la landoj kaŭze de la epidemio.

La organizo diris, ke delonge ekzistas neegalaj fenomenoj en vivkondiĉoj, sanzorga servo, fonduso kaj resursoj de la homoj en la mondo. En interno de la landoj, multaj el la amasoj suferantaj malriĉecon, diskriminacion kaj malbonan medion de vivo kaj laboro infektiĝis aŭ mortis pro la nova kronviruso.

La MSO alvokis, ke ĉiuj landoj kaptu oportunon por preni kvin urĝajn agojn por rekonstruado post la epidemio. Tiuj agoj inkluzivas rapidigi justan akiron de teknologio kontraŭ la nova kronviruso, fortigi investon en fudamenta sanzorga sistemo, fortigi protekton de sano kaj socio, konstrui sanan, sekuran kaj inkluzivan loĝkvartalon kaj fortigi konstruadon de datumoj kaj informatika sistemo pri sano.

Dividu